Pluvego en ĉina centra provinco Henan |
2021-07-23 |
Pluvego influis ĉirkaŭ 3 milionojn da homoj en la ĉina centra provinco Henan. Laŭ la provinca departemento pri krizokaza traktado, 33 homoj mortis kaj 8 aliaj restis malaperintaj ĝis la 4a horo de la 22a de julio. La departemento diris, ke entute 376 000 lokaj loĝantoj estis evakuitaj al sekuraj lokoj. Inundo damaĝis pli ol 215 200 hektarojn da kultivaĵoj, kaŭzante rektan ekonomian perdon de ĉirkaŭ 1 220 milionoj da juanoj (ĉirkaŭ 188.6 milionoj da usonaj dolaroj). (el ĈRI) Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |