Specialaj trajnoj por eksponi grafikaĵojn de studentoj en Ŝanhajo |
2021-07-22 |
Lastatempe la linioj 10 kaj 15 de la ŝanhaja metroo fariĝis specialaj trajnoj por eksponi grafikaĵojn de studentoj. La verkoj estis elektitaj de la konkurso por studentoj pri publik-serva reklamado. Verkoj de studentoj en la ŝanhaja metroo La konkurso ricevis entute 6 102 verkojn el 331 universitatoj tra la lando, kaj inter ili pli ol 70 estas eksponataj. La verkoj temas pri batalo kontraŭ la epidemio de KOVIM-19, manĝaĵ-ŝparo, rub-ordigo, ekologia konstruado, jur-sistema disvolvado ktp. Studento Zhang Xueting pozas kun sia verko. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |