Miljara urbeto ĉe Wujiang-rivero |
2021-07-22 |
Gongtan-urbeto situas en la Youyang-a Tuĝja-a kaj Mjaŭ-a Aŭtonoma Gubernio de Chongqing kaj ĉe la kruciĝo de riveroj Wujiang kaj Apeng. Geografia avantaĝo igis ĝin prospera. Pro la konstruado de la pengshui-a hidroelektra centralo, la antikva Gongtan-urbeto estis translokigita al Xiaoyintan, 1.5 kilometroj fore de la originala loko. La originala konstruaĵ-stilo kaj ankaŭ la historio, memoroj kaj legendoj de la urbeto plu vivas en la nova sidejo. Turistoj alte taksas la urbeton kaj donas al la urbeto renomon "surtera paradizo". Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |