Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vilaĝo liberigita el malriĉeco en Jiangxi
2021-07-22

Huawu-Grupo troviĝas en Huangsha-vilaĝo de Yeping-urbeto en Jiangxi-provinco de Ĉinio. Ĉar la vilaĝo estas ankaŭ nomata Hua, la firmao elektis la nomon Huawu, kiu signifas "Hua-domo". Huangsha fariĝis "modela vilaĝo pri mildigo de malriĉeco" post kiam ĝi sukcesis venki la lukton kontraŭ malriĉeco per du strategioj: turismo kaj loka industrio. Tipaj lokaj produktoj, kiel peklaĵoj kaj mielo, antaŭe estis produktitaj nur por konsumado de vilaĝanoj mem. Huawu-grupo ebligis al lokaj vilaĝanoj kreskigi la produktadon de lokaj frandaĵoj kaj ilin vendi ne nur surloke, sed ankaŭ interrete.


Diversspecaj peklaĵoj produktitaj de vilaĝanoj


Vizitantoj povas gustumi lokajn produktojn.


Peklaĵoj produktitaj en la vilaĝo


Peklaĵoj produktitaj en la vilaĝo


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio