Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion Ĉinio faras por mildigi sabloŝtormojn en Pekino kaj Tianjin?
2021-07-22

En Zhenglan Qi, situanta en la suda parto de Xilin Gol Meng kaj la interna parto de la sablejo Onqin Daga Shadi, estas tipe arida kaj duonarida areo en la Interna Mongolio de Ĉinio. Ĝi estas grava ekologia barilo por protekti la vastan areon de norda Ĉinio, kiu entenas la urbegojn Pekino kaj Tianjin, kun ŝlosila loko por efektivigo de la Nacia Projekto pri Regado de Fontoj de Sabloŝtormoj en Pekino kaj Tianjin.


Loka registaro klopodas por plibonigi la lokan medion kaj konservi akvon.


Arboj plantitaj de la registaro por plibonigi la lokan medion


Ekde la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Zhenglan Qi ŝanĝis sian ekologian celon de plibonigo de la medio per traktado de sablo kaj akvo al plialtkvalitigo de medikonstruado kaj pliigo de ampleksaj avantaĝoj. En areoj, kie la medio estas grave damaĝita kaj homoj malfacile vivas, oni alprenis rimedojn kiel tutjara malpermeso pri paŝtado, migrado kaj translokigo de homoj. En areoj kun relative bona medio, la herba-brutara ekvilibra sistemo estis antaŭenigita. En areoj, kie kultivebla tero komencis sekiĝi, iniciatoj kiel forstumo de terpecoj, limigoj al bredado de brutaro kaj tutjara malpermeso al paŝtado estis alprenitaj.


Iom post iom la verdo kovras la sablon.


Plantoj antaŭ nelonge plantitaj sur sablomonteto por plibonigi la lokan medion


Samtempe, per efektivigo de la Nacia Projekto pri Regado de Fontoj de Sabloŝtormoj en Pekino kaj Tianjin, oni kombinis biologiajn rimedojn kun inĝenieriaj rimedoj por rapidigi la plibonigon de la medio per kreskigo de arbaroj kaj herbejoj. Ekde la jaro 2000 estis investitaj sume 610 milionoj da juanoj en ekologia konstruado, kun 2 929 300 mu-oj (unu mu-o egalas 666.67 kvadratajn metrojn) da forstita ekologia konstruado, traktado de 258 300 mu-oj da malgrandaj akvodislimoj, konstruado de 1 077 akvofontaj projektoj kaj 800 akvoŝparaj irigaciaj projektoj, estis redonitaj 303 000 mu-oj da kamparo al arbaroj, kaj arbarigitaj 23 300 mu-oj da ŝlosilaj areoj. La grave damaĝitaj areoj de la sablejo Onqin Daga Shadi estis efike traktitaj; 3.5 milionoj da mu-oj da akva kaj grunda erozio estis regataj; la moveblaj kaj duonmoveblaj sabloj estis esence fiksitaj; vegetaĵara kovrado kreskis je 45%, kaj grandaj klopodoj estis faritaj por modernigi lokan bestobredadon Ekde 2013, pli ol 600 mil plibonigitaj brutoj estis breditaj, kaj 96% da la loka viando fariĝis pli bonkvalita.


Loka registaro klopodas certigi ne nur plibonigon de la loka medio, sed samtempe pliigon de enspezoj de lokaj kamparanoj kaj paŝtistoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio