Muzeo pri Kulturaj Heredaĵoj de Xilin Gol |
2021-07-21 |
Je kvin kilometroj for de la loko, kie antaŭe troviĝis la somera ĉefurbo de Yuan-dinastio inter 1206 kaj 1368, la Muzeo pri Kulturaj Heredaĵoj de Xilin Gol, la Interna Mongolio de Ĉinio, estis konstruita por konservi la kulturajn heredaĵojn de la iama ĉefurbo kaj prezenti la historion al vizitantoj. En eksponejo, kiu okupas la areon de 6 991 kvadrataj metroj, vizitantoj povas vidi plurajn konservatajn antikvaĵojn. Krome, la muzeo ankaŭ havas aliajn areojn, kiuj estas destinitaj al stokado de antikvaĵoj, kontrolado de ekipaĵoj, scienca esplorado kaj prizorgado de la arkivo. Orkolora silko eksponata en la muzeo Verde glazurita drakoforma ornamaĵo por konstruaĵo Antikvaj moneroj Oraj ornamaĵoj por selo Pecoj de antikvaj ceramikaĵoj Sferastrolabo, uzita por astronomia observado Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |