Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi en nova epoko kaj Yan'an-spirito
2021-07-20


Shaanxi estas unu el la originaj lokoj de la ĉina nacio kaj la ĉina civilizacio, kaj la loko estas ankaǔ la celo de la Longa Marŝo farita de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la Ruĝa Armeo, kaj startpunkto de la armeo por rezisti kontraǔ la japanaj agresantoj. Okaze de la centjariĝo de KPĈ estis kunveno por la provinco kun la ĉeftemo "disvastigi Yan'an-spiriton kaj plenforte prosperigi Shaanxi-provincon en la nova epoko". En ĝi ĉeestis Liu Guozhong, sekretario de Shaanxi-provinca kompartia komitato, Zhao Yide, estro de la provinco, kaj Wang Xiao, estro de la provinca departemento pri propagando.


Liu Guozhong diris, ke la Centra Komitato de KPĈ restis en Yan'an por 13 jaroj. Tie ĝi gvidis la historian ŝanĝiĝon de la ĉina revolucio. Yan'an-spirito naskiĝis kaj kreskis tie, kiel brila paĝo de la spiritoj de KPĈ.


La provinco ekspluatas la kreivecajn resursojn, kaj tiel fortiĝas la kampoj de kosmoveturo, infrastrukturo, elektroninformado, artefarita intelekto, novaj materialoj, medicino kaj aliaj. La nombro de altteknikaj firmaoj multiĝis je 43% pasintjare kaj prosperas la moderna agrikulturo -- inter ĉiuj 7 pomoj en la mondo kaj inter ĉiuj 4 pomoj enlande, unu venas el Shaanxi.


Zhao Yide diris, ke la provinco plifortigas konstruadon de informadika kaj inteligenta infrastrukturo por fariĝi centro de kargotrajno inter Ĉinio kaj Eǔropo.


Wang Xiao diris, ke la provinco utiligos siajn avantaĝojn, disvolvos la ĉinan kulturon, revolucian kulturon kaj socialisman kulturon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio