Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Miniaturaj porcelanaĵoj de Jingdezhen
2021-07-20

Chen Shuai estas 25-jara ceramikisto en la urbo Jingdezhen de la provinco Jiangxi, sudorienta Ĉinio. Male al la tradiciaj ceramikistoj, Chen kreas miniaturajn porcelanaĵojn.


Kvankam la porcelanaĵoj faritaj de Chen estas miniaturaj, la tradiciaj procezoj kiel desegnado, tranĉado, glazurado, pentrado ktp estas nemalhaveblaj. Chen diris, ke oni devas tre singardi dum la farado, eĉ ŝvitguto povas kaŭzi damaĝon.


"Mi esperas, ke pli da homoj povos partopreni en la kreado de miniatura porcelanaĵo kaj fari tradiciajn ceramikaĵojn pli interesaj." Diris Chen.


La 15-an de julio Chen Shuai faris porcelanaĵon en sia laborejo. (Fotis Hu Chenhuan, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)


La 15-an de julio Chen Shuai prezentis siajn verkojn. (Fotis Hu Chenhuan, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.)


La 15-an de julio Chen Shuai prezentis sian verkon. (Fotis Hu Chenhuan, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.)


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio