Starigita ĉina delegacio al Tokiaj Olimpikoj |
2021-07-15 |
La Ĉina Olimpika Komitato anoncis la 14-an de julio, ke Ĉinio sendos 431 sportistojn -- 133 virajn kaj 298 virinajn -- al la Tokiaj Olimpikoj. La evento komenciĝos la 23-an de julio post unujara prokrasto pro la pandemio de KOVIM-19. Laŭ la Ĝenerala Administracio de Sporto de Ĉinio, preskaŭ ĉiuj el la delegacio, inkluzive de 346 trejnistoj kaj grup-gvidantoj, estis vakcinitaj kontraŭ la koronviruso. Ĉinaj sportistoj akiris kvalifikojn en 225 disciplinoj el 30 sportoj en la sportkunveno. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |