Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Publikigita blanka libro pri protektado de rajtoj de etnoj en Xinjiang
2021-07-15

La 14-an de julio la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron pri protektado de la rajtoj de diversaj etnoj en Xinjiang. La libro montras, ke malgraǔ diferenco en nombro, historio, disvolva nivelo kaj moro, ĉiuj etnoj en Xinjiang estas egalaj en politikaj rajtoj, kaj ili kune partoprenas en tutlandaj aferoj, administras lokajn aferojn kaj plenumas demokratiajn rajtojn. Ĉe la flanko de ekonomiaj rajtoj, la etnoj en Xinjiang havas egalajn ŝancojn por sin progresi dank' al la rapida disvolvado de la xinjiang-a ekonomio kaj socio. La etnoj kune ĝuas la fruktojn. En la kampo de kulturaj rajtoj, Xinjiang ege zorgas pri profundigo, heredigo kaj protektado de etnaj kulturoj. La loko daǔre altigas la nivelon de kultura publika servo kaj garantias la rajton de edukado por civitanoj.


La libro emfazas, ke Xinjiang ĉiuflanke praktikas la politikon pri libereco de religia kredo. Normalaj religiaj agoj estas laǔleĝe protektataj kaj la rajto de civitanoj pri libereco de religia kredo estas efike garantiita.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio