Librovendejo kun katoj! |
2021-07-13 |
En la urbo Chifeng de la Interna Mongolio de Ĉinio troviĝas librovendejo kun la temo "ligna domo". En la librovendejo estas ankaŭ kafejo kaj ludejo por infanoj. Sed la plej ŝatata allogaĵo estas la loko, kie oni povas ludi kun lokaj katoj, kiuj vivas en klimatizita ĉambro plena de ludiloj por ili. En la supra etaĝo oni povas paŝi sur vitra planko super la katoj. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |