Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Ni bezonas vakcinojn!" -- taiwan-anoj forte kritikas DPP-aŭtoritatojn
2021-07-13

Nun taiwan-aj popolanoj estas malkontentaj pri la aŭtoritatoj de la Demokratia Progresema Partio pro manko de vakcinoj kaj ĥaoso en vakcinado en Taiwan. Laǔ la raporto de loka amaskomunikilo China Times, posttagmeze de la 10-a de julio, la agad-ligo "Donu al mi vakcinon" manifestaciis ĉirkaǔ la oficejo de Tsai Ing-wen, kaj la oficejo faris barikadojn. En la gazetara konferenco antaǔ la manifestacio la iniciatintoj diris, ke pro la malhelpo de la Demokratia Progresema Partio, ĝis nun Taiwan ne havas sufiĉajn vakcinojn, kaj la manifestacio estas nur komenco, ili daǔrigos proteston ĝis akiro de sekuraj vakcinoj.


La taiwan-aj aŭtoritatoj prokrastas importi vakcinojn. En Taiwan oni bezonas almenaǔ 30 milionojn da dozoj da vakcinoj. Escepte de 5 milionoj da dozoj donacitaj de Usono kaj Japanio, Taiwan aĉetis nur 2 milionojn da dozoj, kaj tio tute ne sufiĉas. Pro ĝeno de la taiwan-aj aŭtoritatoj, estas malfacile por civilaj organizoj aĉeti kaj donaci vakcinojn al popolanoj.


La iniciatintoj de la agado diris, ke la aŭtoritatoj, kiuj celas nur profitigi lokajn vakcin-firmaojn, tute ne zorgas la vivojn de la popolo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio