Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Alilandaj gratulaj mesaĝoj okaze de 100-jara jubileo de KPĈ
2021-07-12


Gvidantoj de alilandaj politikaj partioj kaj registaroj esprimis varmajn gratulojn okaze de la 100a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).


En mesaĝoj adresitaj al ĝenerala sekretario Xi Jinping de la Centra Komitato de KPĈ aŭ al la Centra Komitato de KPĈ, ili laŭdis rimarkindajn atingojn, kiujn Ĉinio faris en diversaj kampoj sub la gvidado de KPĈ, kaj esprimis sian volon profundigi interpartiajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn por fari pli grandan kontribuon al antaŭenigo de paco kaj disvolviĝo de la mondo.


Ivan Melnikov, prezidanto de la Rusa-Ĉina Amikeca Asocio kaj unua vicprezidanto de la rusa Ŝtata Dumao, diris, ke dum la pasintaj 100 jaroj, KPĈ daŭre antaŭeniris kaj kondukis Ĉinion fari pli grandajn atingojn. Li alte taksis la kontribuojn, kiujn faris ĝenerala sekretario Xi Jinping por konduki ĉin-rusajn rilatojn al la plej alta nivelo en la historio.


Pierre Laurent, prezidanto de la Nacia Konsilio de la Franca Komunista Partio kaj vicprezidanto de la franca senato, diris, ke KPĈ kondukis Ĉinion sukcese liberiĝi de postiĝinteco kaj antaŭenigi la modernigan procezon, realigante ekonomian sendependecon kaj scienc-teknikan ekflugon. Li aldonis, ke Ĉinio atingis mirindan disvolviĝon precipe ekde la reformado kaj pordmalfermo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio