Xinxiang-a Esperanto-Asocio festis centjariĝon de KPĈ |
2021-07-09 |
La 4-an de julio la Xinxiang-a Esperanto-Asocio en Henan-provinco okazigis kunsidon por festi centjariĝon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). En la kunsido la asocio donis al naŭ membroj la titolon "elstara laboranto" kaj honorajn atestilojn. Parolis prezidanto de la asocio Lü Yanjun, eksa prezidanto Liu Jiahe, ĝenerala sekretario Jia Rongxia kaj estro de artgrupo de la asocio Wang Aiyun. Ili diris, ke la feliĉa vivo hodiaŭ rezultas el la laboroj de KPĈ. Raportis Liu Jiahe kaj Lü Yanjun Fotis Jia Rongxia Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |