Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dandong-a Esperanto-Asocio festis centjariĝon de KPĈ
2021-07-09

La 3-an de julio Dandong-a Esperanto-Asocio okazigis kunvenon por festi la centjariĝon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).


Liu Xuejun faras raporton.


Liu Xuejun, prezidanto de la asocio, raportis pri la laboro de la asocio inter 2020 kaj 2021. En la kunveno Hu Guohong fariĝis vicprezidanto de la asocio. Krome, la asocio varbis pli ol 30 novajn membrojn samtempe por la unua fojo.


Kantas la kantgrupo Verda Stelo.


Partoprenantoj laŭdis KPĈ-n per prezento de poemoj, kantado kaj dancado. La kantojn La Espero kaj Mi kaj Mia Patrino kantis la kantgrupo Verda Stelo de la asocio.



Raportis Shang Ying

Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio