Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Oliviero Diliberto: Strategio kontraŭ malriĉeco en Ĉinio estas granda sukceso
2021-07-09

Profesoro Oliviero Diliberto, estro de la Jura Fakultato de la Roma Universitato "La Sapienza" kaj estro de la Ital-Ĉina Instituto en Zhongnan-universitato de Wuhan, estis komunista gvidanto kaj parlamentano kaj ankaŭ eksministro pri justico de Italio. Okaze de la centjariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), li adresas ĉi tiun mesaĝon al la gvidantoj de la ŝtato, de la partio kaj al la popolo de la Ĉina Popola Respubliko.


Profesoro Oliviero Diliberto


La centjariĝo de KPĈ estas eksterordinara evento ne nur por la ĉinaj komunistoj kaj ĉiuj ĉinoj, ĝi estas ankaŭ eksterordinara evento por la tuta mondo, ĉar ĝi montras ion tre gravan laŭ mi: Kiam en 1989 la Berlina Muro falis kaj Sovet-Unio dissolviĝis, multaj homoj pensis, ke komunismo ne nur finiĝis en Sovet-Unio, sed ankaŭ ĝenerale finiĝis en la mondo. Sed ili profunde eraris, ĉar la grandaj sukcesoj de la Komunista Partio de Ĉinio estas la fakto, ke la partio sukcesis per eksterordinara kapablo en Ĉinio. Tio pruvas, ke komunista sperto finiĝis en Rusio, en Sovet-Unio, sed ne en la cetera mondo.


Do, ĉi tiuj cent jaroj ankaŭ tre gravas por iu, kiel mi, kiu estas komunisto en la Okcidento kaj konsideras sin heredanto de la granda tradicio, kiu bedaŭrinde multe malfortiĝis tra la jaroj.


Mi estis sekretario de la Komunista Partio de Italio dum 13 jaroj. Mi estis en la parlamento 15 jarojn, kaj dum tiu ĉi longa tempo mi vizitis Ĉinion plurfoje. Mi renkontis multajn gvidantojn de KPĈ kaj havis la grandan honoron renkonti prezidanton Xi Jinping en Pekino. Mi povis konstati la eksterordinarecon de la politikoj de KPĈ sub la gvidado de prezidanto Xi Jinping.


Mi limigas min al du tre gravaj ekzemploj, bone ilustritaj en tiu valora kolekto de paroladoj de la ĉina prezidanto, kiu estas la tria volumo de la libro Xi Jinping, Regado de Ĉinio. Ĝuste prezidanto Xi Jinping, vizitante la Shibadong-vilaĝon en la provinco Hunan en decembro 2013, lanĉis la kampanjon pri mildigo de malriĉeco.


La strategio kontraŭ malriĉeco en Ĉinio estas granda sukceso, ĉar ĉirkaŭ 700 milionoj da loĝantaro de la lando eliris el malriĉeco. Tio estas escepta rezulto dank' al la kampanjo "dek mil entreprenoj helpas dek mil vilaĝojn". Publikaj kaj ŝtataj kompanioj, ankaŭ privataj entreprenoj, partoprenis en ĉi tiun iniciaton.


Tiusence, ankaŭ la tutmonda projekcio de Ĉinio, kiu okupiĝas pri kampanjo de paco kaj kunlaboro, markis fortan helpon favore al la evoluantaj landoj kaj la Monda Banko informis, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" helpos ok milionojn da homoj en malsamaj landoj liberiĝi de ekstrema malriĉeco kaj 32 milionojn por eliri el kondiĉoj de modera malriĉeco.


La investoj de Ĉinio por la evoluantaj landoj estas grandegaj: 400 miliardoj da juanoj, 600 mil laboristoj senditaj al la landoj, 5 mil help-projektoj eksterlande. La edukado de pli ol 12 milionoj da homoj en evoluantaj landoj estas signo de pac-politiko -- oni povas administri la mondon pace kaj kunlabore. Oportuneco pri multflanka kunlaboro estas oportuneco por ĉiuj, ne nur por iuj.


Do, por tiu ĉi tre grava centjariĝo, mi sendas miajn plej sincerajn bondezirojn al la Komunista Partio de Ĉinio, kiu estas sub la klarvida gvidado de prezidanto Xi Jinping.


(Esperantigita de Pietro Fiocchi)




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio