Ceramik-arta avenuo en Jingdezhen |
2021-07-09 |
Konata kiel "monda ceramika ĉefurbo", la urbo Jingdezhen de la ĉina provinco Jiangxi allogas multajn turistojn interesatajn pri ceramiko. Kunigante mediprotekton kaj protektadon de kulturaj heredaĵoj, la loka registaro transformis malnovan industrian kvartalon en lokon por arta kreado, kun artaj galerioj, ceramik-vendejoj, restoracioj, drinkejoj, muzeo kaj dezajn-vendejoj. Semajnfine tie okazas surstrata foiro kaj muzikistoj koncertas sur placo. Vendistinoj en la foiro Budoj en la foiro Infanoj ludas en la avenuo. Librovendisto atendas klientojn. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |