Centjariĝo de KPĈ: Ekskluziva intervjuo al prezidanto de la Komunista Partio de Germanio, Patrik Köbele |
2021-07-08 |
Patrik Köbele estas prezidanto de la Komunista Partio de Germanio ekde 2013. Li lernis industrian komercon kaj laboris en metal-industrio. Sekve li laboris por la Socialisma Germana Laborista Junularo dum kelkaj jaroj. Komence de la 1990-aj jaroj Patrik Köbele okupiĝis profesie pri informa teknologio, pri kiu li ankoraŭ laboras partatempe. Okaze de la centjariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidanto de la Komunista Partio de Germanio sincere esprimas al El Popola Ĉinio (EPĈ) saluton kaj siajn fundamentajn ideojn. Patrik Köbele, Prezidanto de la Komunista Partio de Germanio
EPĈ:Ĉi-jare estas la centjariĝo de KPĈ, kiuj laŭ vi estas ĝiaj plej rimarkindaj atingoj? Se per unu vorto vi devus resumi vian impreson pri Ĉinio, kio estus tiu vorto kaj kial? Patrik Köbele: La unua atingo estas mobilizado de la amaspopolanoj en unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo por liberiĝo el tiamaj malfaciloj kaj la malfermo de la vojo al la socialisma konstruado. La dua atingo estas la sukceso de liberiĝo el malriĉeco en la plej loĝata lando de la mondo. La tria atingo estas la krea apliko de la marksisma-leninisma mond-koncepto al la situacio en Ĉinio. Mi ne povas resumi mian impreson per unu vorto, sed per kvin: progreso - prospero - konstruado de socialismo. EPĈ: Ĉinio klopodas forigi la malriĉecon, ĝi helpis pli ol 700 milionojn da loĝantaro eliri el malriĉeco kaj per tio multe kontribuis al redukto de malriĉeco en la mondo, pri tio kiel vi taksas?
Patrik Köbele: Ĝi estas brila atingo sur la skalo de la tuta homaro. Tio estas pruvo de la supereco de la vojo de socialisma konstruado, kaj aliaj landoj ne kapablas fari tion.
EPĈ:Germanio estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio en Eŭropo. Ĉu vi pensas, ke tiel grava kunlaboro povus ankaŭ orientiĝi pli al kulturaj kaj sociaj projektoj? Kaj al kiuj tiaj projektoj ŝi devas aparte atenti?
Patrik Köbele: Ni urĝe bezonas kulturajn kaj sociajn projektojn. Ni bezonas multe pli intensan komunikadon inter ordinaraj homoj. Do, ju pli da kontaktoj okazas inter homoj el la du landoj, des malpli sukcesa estos la kontraŭ-ĉina propagando.
EPĈ:Kiel vi taksas la iniciaton "Homa Komunumo de Komuna Estonteco"? Fronte al la pandemio, ĉu vi pensas, ke ĉi tiu iniciato povas fortigi la solidarecon de la homaro por venki la epidemion?
Patrik Köbele: Tiu ĉi iniciato povas helpi por venki la pandemion. Tamen ĝia realigo estas ankaŭ antaŭkondiĉo por certigi la homaran pluvivon.
EPĈ:Kian estontecon vi antaŭvidas por KPĈ en Ĉinio kaj en la mondo?
Patrik Köbele: Se KPĈ daŭrigas la krean aplikon, teorie kaj praktike, de la marksisma-leninisma mond-koncepto, tiam ĝi daŭre estos la ĉefa forto en la konstruado de socialismo en la Ĉina Popola Respubliko. Se la realigo de la socialisma konstruado en Ĉinio plue sukcesos, tiam ĝi estos decida ekzemplo kaj modelo por la homaro pri la neceso superi kapitalismon. Sed tio ĉi estos la antaŭkondiĉo por ke la homaro havu estontecon kun daŭra paco kaj protektado de la naturaj vivrimedoj. (Intervjuita de Chen Ji kaj Pietro Fiocchi) Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |