Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel granda pando fariĝis emblemo de WWF?
2021-07-08

Vi eble scivolemas, kial la neregistara organizo WWF (Monda Fonduso por Sovaĝaj Vivaĵoj) havas grandan pandon sur sian emblemon. La rakonto estas tre interesa. En 1957 Ĉinio sendis al Sovetio paron da pandoj, Qiqi kaj Pingping, kiel mesaĝo pri paco. Sed iu erare asertis, ke ili ambaŭ estis viraj, kaj Qiqi estis revenigita al Ĉinio.

En la sekva jaro Heini Demmer, bestokomercisto el Aŭstrio, interŝanĝis kun pekina bestoĝardeno plurajn afrikajn bestojn (tri ĝirafoj, du rinoceroj, du hipopotamoj kaj du zebroj) kontraŭ unu granda pando, kaj la pando transdonita al li estis Qiqi, kiu famiĝis eksterlande kiel Chichi.


Chichi alvenas en londona bestoĝardeno.


Tiam Heini estis jam subskribinta kontrakton kun la bestoĝardeno de Vaŝingtono en Usono, kiu pagus 25 mil dolarojn kontraŭ la granda pando, sed la usona registaro malpermesis la eniron de la granda pando en sia teritorio pro pluraj kialoj. Sen eblo vendi la grandan pandon en Usono, la nura monprofiteblo por Heini estis sendi Chichi en turneo tra Eŭropo, kaj ĝi kaptis grandan atenton.


Fine de 1958 Chichi estis vendita al londona bestoĝardeno kaj fariĝis la plej ŝatata besto en Britio. Tiam Peter Scott desegnis emblemon kun la bildo de pando, inspirita de Chichi.


Chichi kun laboristoj de londona bestoĝardeno

 

En 1961 WWF estis fondita kaj volis alpreni emblemon mondinfluan kaj kapablan transpreni lingvajn barojn, sekve ĝiaj fondintoj unuanime decidis uzi la emblemon desegnitan de Peter Scott. Ekde tiam, la emblemo inspirita de Chichi fariĝis simbolo de WWF kaj de tutmonda movado por mediprotektado.

 

Raportis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Muzeo pri Grandaj Pandoj en Sichuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio