Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio lanĉis novan meteorologian sateliton
2021-07-07

La 5-an de julio Ĉinio lanĉis novan meteorologian sateliton en planitan orbiton.


Fengyun-3E (FY-3E) estas la unua meteorologia satelito en frumatena orbito por civila uzo en la mondo. Ĝi povas akiri la atmosferan temperaturon, humidon kaj aliajn meteorologiajn parametrojn por ciferecaj prognozoj kaj pliigi veterprognozan kapablon de Ĉinio.


Je la 7-a horo kaj 28 minutoj de la 5-a de julio en la Jiuquan-a Satelit-lanĉa Centro, nordokcidenta Ĉinio, la satelito FY-3E estis lanĉita per la portoraketo Changzheng-4C. Tio signifas, ke la meteorologio-satelita apliko de Ĉinio eniris maturan disvolvan stadion.


FY-3E komunikos kaj kunlaboros kun la satelitoj FY-3C kaj FY-3D. Pro tio, Ĉinio fariĝos la nura lando, kiu havas meteorologiajn satelitojn en tri orbitoj, nome frumatena, posttagmeza kaj krepuska. Post interkonekto de la tri satelitoj, ili povos liveri datumojn tra la tuta mondo en ĉiu ses horoj kaj altigi precizon de la tutmonda veterprognozo.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio