Bongusta glaciaĵo de Xinjiang |
2021-07-07 |
La Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio havas varmegan someron, pro tio lokanoj kaj turistoj tre ŝatas refreŝiĝi per glaciaĵo. En Xinjiang vivas homoj el pluraj etnoj, kaj inter ili estas rusoj kaj tataroj, kiuj heredis teknikojn kaj receptojn pri glaciaĵofarado el siaj prauloj kaj disvolvis novajn receptojn surbaze de lokaj ingrediencoj, kiel fruktoj kaj lakto. Pro tio Xinjiang-aj glaciaĵoj estas aparte diversecaj kaj bongustaj! Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |