Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jinggangshan-spirito kaj disvolviĝo de KPĈ
2021-07-06

Wang Xing, instruisto kaj esploristo de la Lernejo pri Marksismaj Studoj de Renmin-universitato, estas fakulo pri la historio de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). De la 22-a ĝis la 27-a de junio li akompanis delegitaron de eksterlandaj fakuloj en vizito al la ĉina provinco Jiangxi kaj prelegis pri sia fako.


La malsupra parto estas lia parolado.


Wang Xing pretiĝas por prelegi en la sidejo de la unua kongreso de KPĈ ĉe la limo inter Hunan kaj Jiangxi.

Unua parto prezentita en Maoping-vilaĝo, Jinggangshan la 22-an de junio


Unue, mi volas klarigi pri kelkaj datoj, kiuj estas tre gravaj por kompreni la signifon de Jinggangshan por disvolviĝo de KPĈ. En 1921 KPĈ estis fondita. En 1927 KPĈ alvenis al Jinggangshan, kaj en 1931 estis fondita la Soveta Respubliko de Ĉinio en Ruijin, kaj en 1949 estis fondita la Ĉina Popola Respubliko.


Kaligrafiaĵo de Mao Zedong ĉe la pordo de la kongresejo


En 1927 Mao Zedong transloĝiĝis el Hunan al Jinggangshan, kaj en la sekva jaro Zhu De aliĝis al li ĉi tie. Vi ĉiuj ŝajne havas la saman demandon: Kial KPĈ elektis tiun ĉi izolitan lokon ĉirkaŭitan de montaroj? Ĉar multaj KPĈ-anoj konsentis, ke tiam estis necese fokusi ne en urboj, sed en la kamparo, kaj tie batali por liberiĝo de la lando. Cetere en Bajiaolou Mao Zedong verkis du el siaj plej gravaj artikoloj. La dua artikolo nomiĝas "La lukto de Jinggangshan". Kaj la alia artikolo finverkita de Mao Zedong ĉi tie nomiĝas "Fajrero povas bruligi tutan stepon".


Tia disvolvado de KPĈ, kun fokuso en kamparo anstataŭ urboj, estas senprecedenca kaj io tute nova. El tio ni povas elpensi, kia estis la "Jinggangshan-spirito". Unuavide temis ĉefe pri uzo de kamparaj areoj ĉirkaŭ la urboj kiel ilo por fariĝi liberiganto de la lando per revolucio, sed ankaŭ estas aliaj punktoj priatentindaj, kaj la ĉefa estas tio, ke en Jinggangshan kreiĝis solida bazo por la disvolvado de KPĈ.


Improvizitaj benkoj en la kongresejo


Cetere necesas klarigi la konfidojn pri vojo, teorio, sistemo kaj kulturo. La konfido pri vojo estas la plej grava, ĉar la vojo simbolas la vivon de KPĈ, ĝustajn decidojn kaj iradon en la ĝustan direkton. Mi donas al vi ekzemplon: ĉiu homo en la mondo elektas sian propran vojon, kaj laŭlonge de ĝi bezonas mem elekti direkton. Do unue vi devas havi klaran bildon pri la direkto. La vojo ne temas pri vojo inter du lokoj, sed pri konstruado de propra vivo, kaze de homoj, kaj procezo de disvolviĝo, kaze de landoj.


Eble kelkaj el vi rimarkis la sloganon "La lumo de Jinggangshan-spirito brilu eterne". La kerno de Jinggangshan-spirito estas alproksimiĝi al la popolo, sekve por KPĈ la popolo estas la ĉefa prioritato, kaj tio estas ankrita en la historia heredaĵo, kaj ni ankaŭ devas kulturi novigon, ĉar en 1927 KPĈ decidis eniri tiun ĉi senprecedencan vojon. Finfine Jinggangshan-spirito ankaŭ temas pri sindediĉa laboro. Kiel vi povas rimarki ĉi tie, ne nur la etoso, sed ankaŭ la laborkondiĉoj estis tre severaj en tiu epoko.


La domo kie okazis la unua kongreso de KPĈ ĉe la limo inter Hunan kaj Jiangxi.


El tio venas alia demando: Kial en tiom severa laboretoso KPĈ-anoj persistis en farado de ĝustaj decidoj ne nur pri disvolvado de KPĈ, sed ankaŭ por fondi novan Ĉinion? Eĉ dum grandaj malfacilaĵoj ili ne rezignis siajn revojn. Ĉar la inspiro kaj instigo por KPĈ-anoj venis de la loka popolo, kaj ili volis plibonigi vivkondiĉojn de la loka popolo. Jen kial Jinggangshan-spirito estas heredata de novaj generacioj, kaj junuloj bezonas konscii pri la malfacilaĵoj por trovi inspiron. Do eĉ en via ĉiutaga laboro, vi devas disvolvi ian novigemon, klopodi fari ion novan. Kiam vi trovas malfacilaĵojn en via vivo, simple tenu vin forte kaj ne rezignu. Simple sekvu la ekzemplon de KPĈ-anoj, kiuj alproksimiĝas al la popolo. Mi, ekzemple, estas instruisto, mi devas alproksimiĝi al miaj studentoj.


Laŭ la nacia vidpunkto Jinggangshan-spirito estas grava por disvolviĝo de la lando. Laŭ persona vidpunkto ĝi alportas signifon ne nur al niaj personaj vivoj, sed ankaŭ al nia ĉiutaga laboro.


Dua parto prezentita en Ruijin la 23-an de junio


Hieraŭ ni vizitis Bajiaolou, iama loĝejo de Mao Zedong, kiu aspektas kiel ordinara familia domo, ne nur laŭ la stilo de kamparaj domoj, sed ankaŭ laŭ la stilo de tiamaj domoj. Ĝi tute ne aspektas kiel registara konstruaĵo. Hodiaŭ ni vizitis la oficialajn konstruaĵojn ne nur de KPĈ, sed ankaŭ de la Soveta Respubliko de Ĉinio, do ni povas rimarki, ke estis progreso kaj disvolviĝo post la fondiĝo de la Soveta Respubliko de Ĉinio. Nun ni estas en tiu ĉi salono, kiu gastigis la duan nacian kongreson de la Soveta Respubliko de Ĉinio en 1934, kaj ni povas kompari ĝin kun la sidejo de la unua kongreso de KPĈ ĉe la limo inter Hunan kaj Jiangxi. La progreso estas evidenta.


Unu el la pluraj konstruaĵoj de la Provizora Registaro de la Soveta Respubliko de Ĉinio, Ruijin


Hodiaŭ en Ruijin ni vizitis plurajn lokojn, ne nur registarajn konstruaĵojn, sed ankaŭ subtenajn strukturojn. Ili estas ekzemploj de la progreso atingita ekde la fondiĝo de la Soveta Respubliko de Ĉinio. Ili ankaŭ montras la rapidan kreskon de KPĈ.


La fondiĝo de la Soveta Respubliko de Ĉinio signifas, ke oficiala registaro estis fondita. Do de 1927 ĝis 1931 Jinggangshan-spirito estis heredita en Ruijin el Jinggangshan. Tio gravas por kompreni la disvolviĝon de Ĉinio sub la gvido de KPĈ.


Sekva punkto estas kial Ruijin fariĝis "lulilo de la Ĉina Popola Respubliko"? En multaj lokoj estas ŝildoj kun la frazo "Ruijin, lulilo de la Ĉina Popola Respubliko". Eblas tion kompreni el du malsamaj vidpunktoj: Disvolviĝo kaj progreso atingitaj kaj akumulado de spertoj, kiuj estis valoraj por la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko sub la gvido de KPĈ.


De 1931 al 1934, kaj ankaŭ de la unua nacia kongreso al la sekva, KPĈ kultivis talentulojn ne nur pri politiko, sed ankaŭ pri milito, kaj sekve Ruijin fariĝis solida bazo por liberigo de la lando kaj la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.


Estas pluraj eblaj ekzemploj de la tiama disvolviĝo. Mi elektis unu kiel ekzemplon, estis granda progreso de la teknikoj por kontrolo kaj atesto pri vereco de bankaj notoj kompare kun tiu de Jinggangshan-epoko. Cetere en Ruijin la registaro disvolvis sistemon kaj politikojn por moncirkulado, inkluzive de la Nacia Banko kaj politikoj pri financo. Jam en Ruijin estis fidindaj politikoj pri la Nacia Banko.


En la iama sidejo de la Nacia Banko, vizitantoj povas sperti faradon de monbiletoj de la Soveta Respubliko de Ĉinio.


Finfine, mi volas prezenti la arkitekturon de tiu ĉi konstruaĵo por la dua nacia kongreso de la Soveta Respubliko de Ĉinio. En 1933 la centra registaro estis translokigita de Maoping al Ruijin, kaj sekve estis necesa loko por kunveno de la dua nacia kongreso de la Soveta Respubliko de Ĉinio. La konstruaĵo estis farita de pli ol 400 laboristoj el la provincoj Jiangxi kaj Fujian.


Ĉu vi povas imagi pli ol 400 laboristoj venantaj ĉi tie, malgraŭ malfacilaj laborkondiĉoj de tiu epoko? Pro tio oni diras, ke tiu ĉi konstruaĵo estas miraklo. Bajiaolou, kiun ni vizitis, estas okangula domo. Se ni vidos tiun ĉi konstruaĵon de supre, ni rimarkos, ke ankaŭ ĝi estas okangula. Ĝi similas al ĉapo de soldato de la Ruĝa Armeo.


La sidejo de la dua nacia kongreso de la Soveta Respubliko de Ĉinio en Ruijin


Iu demandis min, kiel ni povas lerni de historio kaj ĉu tiuj lecionoj estas utilaj nuntempe. Mi diris, ke ni povas lerni de historio kaj apliki tion, kion ni lernis, eĉ al laboro kaj ĉiutaga vivo. Do mi esperas, ke mia prelego alportos al vi pli bonan konon kaj komprenon pri la historio de Ĉinio.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio