Bambua bankedo en Sichuan |
2021-07-06 |
En la ĉina provinco Sichuan oni povas gustumi bankedon, en kiu ĉiuj pladoj estas faritaj de bambuo aŭ de io rilata al bambuo, ekzemple pladoj kuiritaj en bambuo aŭ volvitaj de bambufolioj. La pladoj estas tre bongustaj, kaj por ilin akompani oni povas drinki alkoholaĵon, kiun oni injektas en bambuo kaj rikoltas post tri jaroj. Tranĉitaj bambuŝosoj kun saŭco Alkoholaĵo ripozita en bambuo Frititaj bambuvermoj Viando kuirita en bambuo Supo el bambuo kaj fungo, kiu kreskas sur bambuo Pano vaporumita kun bambufolioj Rizo kuirita en bambuo Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |