Ningxia: Krud-medikamentaj herboj fariĝis enspezfonto |
2021-07-05 |
La monto Liupanshan estas konata kiel natura konservejo de krud-medikamentaj herboj. 618 specoj de 90 familioj da herboj kiel krudmaterialoj por la ĉina tradicia medikamento troviĝas en la monto en Rongde-gubernio de la Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono. La herbo-rilata industrio tie jam fariĝis nova movforto por prosperigi lokajn vilaĝojn kaj kreskigi enspezon de vilaĝanoj. Kamparanoj rikoltas loniceron. Florantaj loniceroj Kamparanoj ensakigas sekigitajn lonicerojn. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |