MOS deklaris, ke malario ne plu ekzistas en Ĉinio |
2021-07-05 |
La 30-an de junio la Monda Organizo pri Sano (MOS) deklaris, ke Ĉinio ricevis atestilon pri forigo de malario el MOS. En la 1940-aj jaroj estis 30 milionoj da kazoj de malario en Ĉinio, kaj nun la malsano ne plu ekzistas en la lando. Tio estas rimarkinda atingo de Ĉinio. Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS, gratulis Ĉinion pro la atingo. Li diris, ke la sukceso de Ĉinio estas pro kelkdekjara preventado kaj regado. Foto el MOS Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |