Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi resumis kvar grandajn atingojn de KPĈ
2021-07-02

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), en la 1-a de julio resumis la kvar grandajn sukcesojn atingitajn de KPĈ en la pasinta jarcento.


-- La partio unuigas kaj gvidas la ĉinan popolon en bataloj kun firmega decidemo, atingante grandan sukceson en la novdemokratia revolucio.


-- La partio kunigas kaj gvidas la ĉinan popolon en klopodo por konstruado de pli forta Ĉinio kun spirito de memfido, atingante grandan sukceson en socialismaj revolucio kaj konstruado.


-- La partio kunigas kaj gvidas la ĉinan popolon liberigi la menson kaj antaŭeniri, atingante grandan sukceson en reformo, malfermo kaj socialisma modernigo.


-- La partio kunigas kaj gvidas la ĉinan popolon serĉi grandan lukton, grandan projekton, grandan aferon kaj grandan revon per spirito de memfido, memperfektigo kaj novigado, atingante grandan sukceson de socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj en la nova epoko.


Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la ceremonio festanta la centjaran jubileon de la KPĈ.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio