Plurlingvaj ŝildoj en Horgos |
2021-06-30 |
Kiel grava nabo por internacia komerco kaj longa historio ligita al la Silka Vojo, la urbo Horgos de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio havas la internacian etoson kaj lingvan diversecon. Krom la ĉina kaj la ujgura, oficialaj lingvoj de Xinjiang, tie la angla kaj la rusa estas aparte popularaj, kaj pro tio ŝildoj en tiuj lingvoj estas troveblaj en la tuta urbo. Tiom da lingvoj foje postulas, ke oni duobligu ŝildojn. Ŝildo en la angla kaj la rusa La sama ŝildo en la ĉina kaj la ujgura Kvarlingva ŝildo ĉe aŭtovojo Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |