Puto fosita de Mao Zedong en Ruijin |
2021-06-30 |
Hongjing (ruĝa puto) situas en la urbo Ruijin de Jiangxi-provinco. Ĝin fosis Mao Zedong helpe de aliaj homoj en 1933, kun la celo provizi akvon por la popolo. En 1950, lokanoj riparis la puton kaj nomis ĝin "ruĝa puto". Oni starigis lignan ŝildon apud ĝi, kiu poste estis ŝanĝita al la nuna ŝtona tabuleto. La puto nun estas nacia kultura heredaĵo, kaj vizitantoj povas trinki freŝan akvon el ĝi. Statuo reprezentas fosadon de la puto en 1933. Vizitanto trinkas akvon el la puto. Sitelo plena de freŝa akvo el la puto La puto rigardata proksime Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |