Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping donis Medalon de la Unua de Julio al membroj de KPĈ
2021-06-29



La 29an de junio Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), donis la Medalon de la Unua de Julio al elstaraj membroj de KPĈ en la Granda Popola Halo en Pekino.


Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, helpis al la laŭreatoj porti la medalojn kaj manpremis kun ili.


Xi diris dum parolado en la ceremonio, ke la laŭreatoj de la Medalo de la Unua de Julio enkorpigas la spiriton de batalo kaj sindediĉo de ĉinaj komunistoj, kiuj prenas sindediĉon al la partio kaj la lando kaj plenumon de siaj devoj kiel dumvivan aferon.


Li alvokis membrojn de KPĈ kaj oficialulojn kuraĝe antaŭeniri al la dua centjara celo de kompleta konstruado de moderna socialisma lando, kaj ankaŭ la ĉina revo de la nacia reprospero.


La Medalo de la Unua de Julio, starigita de la Centra Komitato de KPĈ, estas la plej alta honoro en la partio. Ĝi, kun ruĝo, oro kaj blanko kiel la ĉefaj koloroj, adoptas la partian emblemon kaj la kvin-pintan stelon kiel ŝlosilajn elementojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio