Esperanto-klubo de bazlernejo en Xinjiang |
2021-06-28 |
Song Zhenyuan (Rimedo) estas studento de Esperanto-fako en Zaozhuang-universitato, la urbo Zaozhuang de la provinco Shandong, Ĉinio. En marto li iris al bazlernejo en la gubernio Shule de Xinjiang kaj laboras tie kiel helpinstruisto. Li fondis Esperanto-klubon en la bazlernejo por kulturi intereson pri Esperanto inter la lernantoj. Agadoj de la Esperanto-klubo inkluzivas instruadon de bazaj scioj pri Esperanto, malgrandajn dialogojn, kantadon kaj tiel plu. Raportis Song Zhenyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |