Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ba Jin kaj Esperanto-movado
2021-06-28


Ba Jin (1904-2005, Esperante Bakin) estis fama ĉina verkisto kaj eksa prezidanto de la Ĉina Verkista Asocio. En novembro 2003, li ricevis la honoran titolon de "Popola Verkisto" de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.


Ba Jin rememoris, ke li eksciis pri Esperanto el la eldonaĵo Nova Junularo, kiam li estis juna. Li interesiĝis pri la lingvo kaj eklernis ĝin. Esperanto eĉ fariĝis integra parto de liaj sociaj kaj literaturaj agadoj. Li ŝatis Esperanton, ĉar li pensis, ke ĝi estas perfekte strukturita, justa kaj nobla. Ĝia profunda signifo por la homaro neniam forpasis post la du mondmilitoj, la "varma milito" aŭ la "malvarma milito". Li klarigis, kial li amas Esperanton. Krom la lingvo mem, li trovis, ke esperantistoj ĝenerale estas progresemaj, idealaj kaj sinceraj, kaj li povas per Esperanto legi la verkojn de subpremitaj nacioj.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio