Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aziaj elefantoj suden migras al E'shan-gubernio
2021-06-25

Post la 18-a horo de la 21-a de junio, la grupo de aziaj elefantoj migris suden je 11.2 kilometroj, de Yimen-gubernio al E'shan-gubernio. La grupo tie serĉis manĝaĵojn en kamparo. La sola elefanto, kiu forlasis la grupon, promenis nordoriente je 30 kilometroj. Nun ĉiu el la 15 elefantoj estas sub kontrolado. La elefantoj kaj lokanoj estas sekuraj.


5 fakuloj estis aldonitaj al la fakgrupo por antaŭvidi la vojon de tiuj elefantoj.


Surloka administracio en E'shan-gubernio estigis teamon de lokanoj por protekti la elefantojn, konsiderante, ke ili migras nokte kaj malmulte manĝas. Oni aranĝis manĝojn kaj akvon por direkti la elefantojn suden migri.


Laŭ informoj, samtempe funkcias administracioj en Jinning-distrikto, Anning-urbo, Yimen-gubernio kaj E'shan-gubernio. La 22-an de junio, kune laboris 210 homoj, inkluzive de tiuj respondeculoj pri urĝaj aferoj kaj policistoj, 175 traktoroj, 22 fosmaŝinoj kaj 92 aŭtoj. Estis evakuitaj 4 774 homoj el 1 329 familioj.



La 22-an de junio la elefantoj en E'shan-gubernio, Yunnan-provinco


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio