Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Florbedoj festantaj centjaran KPĈ-on
2021-06-24

Laŭ Chang'an-strato de Pekino estas dek florbedoj por celebri la centan datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiuj altiras rigardon kaj fotadon de vizitantoj kaj lokanoj.



La florbedo prenas ruĝan flagon kun la ĉinaj ideogramoj "meti la popolon sur la plej elstaran lokon" kiel la ĉefan fonon kaj aldonas figurojn de kuracisto, policano, lernanto, junulo fortiganta korpon, patrino puŝanta infanĉareton kaj maljunulo praktikanta taijiquan, kun la simbolo, ke la misio de KPĈ estas "meti la popolon sur la plej elstaran lokon".



La florbedo temas pri la lun-sondilo Chang'e-5, la mars-sondilo Tianwen-1, la batiskafo Fendouzhe kaj kunhoma spacveturilo por montri la brilajn sciencajn atingojn.



Sur la fono de dekoraciita arkaĵo de Xiaogang-vilaĝo kaj Shenzhen-urbo, la florbedo prezentas la grandan salton de stariĝo ĝis riĉiĝo de ĉinoj sub la gvido de KPĈ.



Oni povas vidi la jaron 1949, artfajraĵon, ĉinajn ideogramojn "sen KPĈ, ne estus nova Ĉinio" sur muzika notkajero, bukedon da floroj, simbolantajn la brilan momenton de stariĝo de la ĉina popolo gvidata de KPĈ.



La florbedo bildigas la belajn lokojn de Ĉinio.



La komandejo por la Nanchang-a Ribelo kaj klariono simbolas, ke KPĈ fondis la Popolan Liberigan Armeon kaj komencis novan epokon de la ĉina revolucio.



La florbedo prezentas la scenon de la feliĉa vivo de Shibadong-vilaĝo, kio reflektas, ke ĉe la grava tempo, kiam KPĈ celebras sian centan datrevenon, ĉinoj akiras la historiajn atingojn en la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj la decidan venkon en forigo de malriĉeco.



Granda ŝipo kunportanta florojn kaj ĉielarko kun la ĉinaj ideogramoj "ĉina revo" kaj "nova vojo", kiu metafore signifas komencon de nova vojaĝo por ampleksa konstruado de moderna socialisma lando kaj marŝo por plenumi la celon de la Dua Centjaro.



Krom la Birdnesto simbolanta la Pekinajn Olimpikojn en 2008, glaciaj rubandoj simbolantaj la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn en 2022 kaj la mondmapo, oni vidas ankaŭ maskotojn por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en 2022 kaj signojn de gravaj internaciaj eventoj, kiujn Ĉinio okazigis aŭ partoprenis: la Monda Komerca Organizo, La Zono kaj Vojo, kunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Pekino, kunveno de la Grupo 20 en Hangzhou, kunveno de BRICS-landoj en Xiamen, Boao-Forumo por Azio, Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. La florbedo montriĝas, ke Ĉinio marŝas al la monda scenejo sub la gvido de KPĈ.



La konstruaĵo Shikumen en Ŝanhajo kaj la ruĝa boato en Nanhu-lago, simbolantaj la Unuan Tutlandan Kongreson de KPĈ, montras la naskiĝon de KPĈ.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio