Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Restaŭro de murpentraĵoj en palaco Yongle
2021-06-24

Laŭ la Muzeo de Murpentraĵoj de la Palaco Yongle, lastatempe oni komencis restaŭradon de la murpentraĵoj en la palaco Yongle, konstruita en Yuan-dinastio (1206-1368). Oni ĉefe restaŭras la murpentraĵojn en la haloj Longhu kaj Chongyang, okupantajn la areon de 195 kvadrataj metroj kaj 353 kvadrataj metroj respektive. Xi Jiulong, estro de la Esplorinstituto de Murpentraĵa Konservado de la Palaco Yongle, diris, ke restaŭrado daŭros du jarojn.


La palaco Yongle situas en la gubernio Ruicheng de la provinco Shanxi, Ĉinio. La totala areo de la murpentraĵoj el Yuan-dinastio konservataj en la palaco okupas 1 005.68 kvadratajn metrojn. Ili temas pri la socia vivo siatempe.


Fakulo restaŭras murpentraĵon en la palaco Yongle. (Fotita la 21-an de junio, el la novaĵ-agentejo Xinhua)


Fakulo restaŭras murpentraĵon de la palaco Yongle. (Fotita la 21-an de junio, el la novaĵ-agentejo Xinhua)


Fakuloj restaŭras murpentraĵon de la palaco Yongle. (Fotita la 21-an de junio, el la novaĵ-agentejo Xinhua)


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio