Duono de nov-energiaj veturiloj en la mondo estas en Ĉinio |
2021-06-23 |
Laŭ la plej freŝa statistiko de la Ĉina Asocio de Aŭtofabrikoj, ĝis la fino de majo Ĉinio posedas 5.8 milionojn da nov-energiaj veturiloj, je duono de tiuj de la mondo. Ĝis aprilo Ĉinio havis 65 000 ŝarg-staciojn, 644 elektr-konvertajn staciojn kaj 1.87 milionon da ŝargiloj. La reto de aŭtovojoj ekipitaj per ŝargiloj longas pli ol 50 000 kilometrojn en 176 urboj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |