Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Maksimumaj spektantoj de Tokiaj Olimpikoj estos 10 mil
2021-06-22


Laŭ la interkonsento inter la Organiza Komitato de la Tokiaj Olimpikoj kaj tiu de la Handikapulaj Olimpikoj, la registaroj de Tokio kaj Japanio, la Internacia Olimpika Komitato kaj la Internacia Komitato por Handikapulaj Olimpikoj, en la 21-a de junio oni decidis, ke la nombro de spektantoj ne superu 50% de la kapacito de la olimpikaj sportejoj kaj la maksimuma nombro ne superu 10 mil homojn.


Sekretario de la Organiza Komitato de la Tokiaj Olimpikoj Mutou Toshilou aldonis, ke 10 mil estas la nombro de spektantoj kun enirbiletoj, kaj tio ne inkluzivas la membrojn de la Internacia Olimpika Komitato kaj eksterlandajn vizitantojn. Malpli ol 20 mil homoj partoprenos en la malferma ceremonio.


La Japana Olimpika Komitato anoncis en la 21-a de junio, ke Tokio, malgraŭ jam liberigita el la urĝa stato, ankoraŭ estas regiono bezonanta severan zorgadon por preventado de la pandemio. Se la pandemio serioziĝos, oni okazigos la olimpikajn ludojn sen surlokaj spektantoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio