MOS: Nombro de novaj kazoj de KOVIM-19 malpliiĝas en 8 semajnoj |
2021-06-22 |
La 12-an de junio la Monda Organizo pri Sano (MOS) okazigis regulan gazetaran konferencon pri KOVIM-19. Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS, diris, ke la nombro de novaj kazoj de KOVIM-19 malpliiĝis en sinsekvaj 8 semajnoj, dum la nombro de mortoj reduktis en 7 semajnoj sinsekve. Tedros diris, ke kresko de novaj kazoj malrapidiĝis en plej multaj regionoj, sed ankoraŭ estas regionoj kun rapida kresko de novaj kazoj kaj mortoj. La nombro de novaj kazoj kaj mortoj en Afriko en la pasinta semajno kreskis je preskaŭ 40%. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |