Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel aspektas Olimpika Vilaĝo por Tokiaj Olimpikoj?
2021-06-22

La 20-an de junio la Olimpika Vilaĝo por la Tokiaj Olimpikoj estis malfermita al amaskomunikiloj.


Sek-puriga lavbutiko en la Olimpika Vilaĝo


La Olimpika Vilaĝo kovras la areon de ĉirkaŭ 44 hektaroj kun tri zonoj: loĝkvartalo, kiu povas loĝigi 18 000 homojn, administrejo kaj placo de Olimpika Vilaĝo. La placo kovras la areon de pli ol 5 000 kvadrataj metroj, ekipita per kuracejo, barbirejo, kafejo, banko, fotejo, licencita vendejo de olimpikaj memoraĵoj, poŝto kaj lavbutiko. Laŭ informoj, koncernaj laborantoj kaj sportistoj baldaŭ loĝos en la Olimpika Vilaĝo.


Poŝto en la Olimpika Vilaĝo


La rimedoj por preventado de la epidemio de KOVIM-19 en la Olimpika Vilaĝo altiris multajn atentojn. La Olimpika Vilaĝo postulas, ke loĝantoj en la vilaĝo devos ricevi nukleacidan teston ĉiutage kaj teni socian distancon. Specialaj itineroj estis starigitaj por gvidi homfluojn. Responde al la epidemio, la Olimpika Vilaĝo ankaŭ starigis febro-klinikon kaj instalaĵojn de nukleacidaj testoj.


La Organiza Komitato de Tokiaj Olimpikoj okazigos la malferm-ceremonion de la Olimpika Vilaĝo en la 13-a de julio.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio