Pentrado per sablo, mirinda arto de Xinjiang |
2021-06-22 |
En norda parto de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio ekzistas tradicia arto, kiu unuavide aspektas kiel olepentraĵo, sed fakte ĝi estas farita el diverskoloraj sabloj kaj gluo. Artistoj ankaŭ gluas lignaĵojn kaj ŝtonetojn al siaj pentraĵoj kaj la rezulto estas impresa! Tiuj pentraĵoj kutime bildigas pejzaĝojn de la norda parto de Xinjiang, kie troviĝas belegaj stepoj. Pentraĵoj eksponataj en vendejo Branĉo de reala arbo fariĝis trunko de pentrita arbo Pentraĵo montras tipan pejzaĝon de norda Xinjiang. Detalo de pentraĵo montras sablon kaj ŝtonetojn. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |