Surakva poŝta kurso |
2021-06-22 |
Nanyang-urbo en Weishan-gubernio de Jining-urbo, Shandong-provinco, estas ĉirkaŭata de lago. Ĉiutagaj materialoj kaj poŝtaĵoj tien estas transportataj per boato sur la lago. 36-jara poŝtisto Wang Shaopeng, membro de la Komunista Partio de Ĉinio, laboras por tiu kurso ekde 2007. Estas sep vilaĝoj laŭ la kurso. Por ĉiu disdono Wang veturas 60 kilometrojn, inkluzive de 45 kilometroj surakve. Wang jam laboris 14 jarojn tie, kaj estas karesnomata "surlaga ansero" de vilaĝanoj. Wang Shaopeng (dekstre) parolas kun vilaĝano. Fotis Guo Xulei, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |