Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intervjuo: Chen Zhifeng, prezidanto de Yema-Grupo
2021-06-21

En la sidejo de Yema-Grupo en la urbo Urumĉio de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, troviĝas art-galerio kun belaj pejzaĝoj kaj portretoj de homoj el landoj laŭ la Silka Vojo. En ĉambro de la art-galerio mi atendis kelkajn minutojn dum servistino servis al mi teon kaj manĝetojn. Subite eniris la ĉambron malalta viro, vestita kiel vakero, kiu simpatie salutis ĉiujn en la ĉambro kaj komencis rakonti pri sia vivo. Tiu viro estas Chen Zhifeng, prezidanto de Yema-Grupo. Li entuziasmiĝis rakontante pri sia vivo kaj sia pasio pri ĉevaloj. Jen sube lia memorinda viv-rakonto.


S-ro Chen Zhifeng dum nia intervjuo


EPĈ: Kial vi elektis Urumĉion por esti sidejo de Yema-Grupo?


Chen Zhifeng: Mi naskiĝis sur xinjiang-a stepo. Mia patro naskiĝis en Kazaĥio. Mia avo estas el Zhejiang-provinco, kiu transloĝiĝis al Xinjiang en 1939. Mia avino estis komercisto sur kazaĥa stepo. Mia patrino estis instruistino kaj ĉiam havis bonajn rilatojn kun najbaroj, pro tio mi ĉiam estis invitita al eventoj kaj festoj kaj ili pruntis al mi ĉevalojn, tiel naskiĝis mia pasio pri ĉevaloj. Antaŭ ĉirkaŭ kvindek jaroj, mia patrino trairis duonon de Ĉinio por veni al Xinjiang, kie mia patro estis geografi-inĝeniero. Pro tio mi naskiĝis kaj vivas en Xinjiang. Urumĉio etimologie signifas "bela stepo", kaj la ĉefa vojo de la Silka Vojo estas konata kiel "stepa Silka Vojo". La homoj de la stepoj vivas sur ĉevaloj.


EPĈ: En kiuj lokoj Yema-Grupo bredas ĉevalojn?


Chen Zhifeng: Ni havas ses ĉevalejojn, inkluzive de du eksterlandaj, unu en Uzbekio kaj alia en Kazaĥio. En Ĉinio ni ankaŭ havas du ĉevalejojn, unu en Pekino kaj alia en Xi'an. La loko en Xi'an estas tre oportuna, proksime al flughaveno. Mi havas du najbarojn, kiuj helpis min starigi tiun ĉi ĉevalejon. Ili investis multe da mono en ĝia konstruado kaj disvolvado. Ĝia areo kovras inter 7 kaj 8 kvadrataj kilometroj, kun pluraj funkcioj, ekzemple ĉevalkuradoj kaj aliaj aktivaĵoj pri ĉevaloj. Ni estas tre memfidaj pri tio, ke niaj ĉevalejoj povas esti rangigitaj inter la plej bonaj en la mondo.


EPĈ: Kiom da mono Yema-Grupo elspezas por prizorgado de la ĉevaloj?


Chen Zhifeng: Ni ĉiujare elspezas inter 50 kaj 100 mil juanoj por ĉiu ĉevalo, kaj ni havas ĉirkaŭ 300 ĉevalojn en tiu ĉi loko. Mi antaŭ nelonge translokigis 60 ĉevalojn de ĉi tie al la nova ĉevalejo en Xi'an. En Pekino ni havas du ĉevalejojn, kiuj kune kapablas enteni 100 ĉevalojn, sed nur en unu la ĉevaloj estas niaj, en la alia ni luas la lokon por homoj, kiuj bezonas la ejon por siaj propraj ĉevaloj.


EPĈ: Ĉu vi havas negocojn ligitajn al la Silka Vojo?


Chen Zhifeng: Post la fino de mia kariero kiel ĵurnalisto en ĉirkaŭ 1990, mi tuj komencis entrepreni pri negocoj rilataj al la Silka Vojo, speciale en 1992. Komence mia negoco estis komerco de sukero kaj ŝafa felo. Poste mi komencis komerci pri kornoj kaj finfine ĉevaloj. Tiam estis bone disvolviĝantaj industrioj pri kornoj en Sovetio, do en tiuj jaroj mi partoprenis kelkajn programojn pri internacia komerco, kaj mi samtempe iniciatis alian negocon sub la respondeco de mia pli juna frato.


Ĉevaltrejnisto sin prezentas por turistoj en la ĉevalejo de Yema-Grupo en Urumĉio.


EPĈ: Ĉu la ĉevaloj ĉi tie estas bredataj nur por kurado aŭ ankaŭ por aliaj celoj?


Chen Zhifeng: Mia amo al ĉevaloj venas de jardekoj. Kiam mi iris al evento kunaranĝita de CCTV kaj la xi'an-a registaro, mi kunportis du ferghana-ĉevalojn (ĉevalraso el la Centra Azio kaj frue importita de Ĉinio, kaj ĝia bildo troviĝas en tomboj de imperiestroj de Tang-dinastio antaŭ mil jaroj) el la ĉevalejo de Urumĉio. Dumvoje mi vizitis la maŭzoleon de imperiestro de Han-dinastio (temas pri la imperiestro Liu Che, kiu poste ricevis la titolon "milita imperiestro de Han-dinastio" antaŭ pli ol du mil jaroj), kaj tie iu diris al mi, ke tiu imperiestro restis sur ĉevalo eĉ por preĝi, ĉar sen ĉevalo Zhongxing (ĉefurbo de Okcidenta Xia) neniam estus fariĝinta grava urbo, kaj sen Zhongxing ne ekzistus la Silka Vojo, kaj sen la Silka Vojo ne estus ferghana-ĉevaloj [en Ĉinio]. Tiam mi povis kapti la revon de tiu imperiestro, kaj mi rimarkis plurajn bildojn de ĉevaloj ĉirkaŭ lia maŭzoleo. Kaj apud lia maŭzoleo estas entombigita la nacia heroo nomita Huo Qubing (la generaloj Huo Qubing kaj Wei Qing, entombigitaj apud la maŭzoleo de la imperiestro Liu Che, gvidis la armeon de Han-dinastio al la venko en milito kontraŭ hunoj, kiuj tiam klopodis invadi Ĉinion). En tiu momento mi ekkonsciis pri la kultura graveco de miaj ĉevaloj.


Pejzaĝoj de Xinjiang en la art-galerio de Yema-Grupo


EPĈ: Kial vi decidis krei tiun ĉi art-galerion?


Chen Zhifeng: Mi rimarkis, ke vi kunportas fotilon. Fotografio estas alia pasio mia, kaj cetere mi ankaŭ interesiĝas pri olepentrarto. Mi dum longa tempo min dediĉas en farado de portretoj de homoj el landoj laŭ la Silka Vojo, kiel Taĝikio, Afganio... Kaj 90% da tiuj fotoj, kiujn vi vidas ĉi tie, estas faritaj de mi. Estas elstaraj pentristoj en centr-aziaj landoj, kiuj verŝajne ne havas monon por engaĝi en tia laboro, do mi invitis ilin pentri miajn fotojn, kaj tiu agado daŭras jam 7-8 jarojn. Mi nun fokusas en estigo de du muzeoj. La unua estos Muzeo de Nacia Memoro kaj la alia estos Muzeo de Xinjiang-a Memoro.


Silikigita ligno de praarboj, konservata en la sidejo de Yema-Grupo


EPĈ: Ĉu vi vin vidas ĉefe kiel komercisto aŭ artisto?


Chen Zhifeng: Dum juneco mia enspezo estis tre malalta, do mi bezonis fari plurajn malsamspecajn laborojn samtempe. Oni diras, ke homoj volas amuziĝi, kiam ili havas monon. Mi elspezis multe da mono por konservado de silikigita ligno, kiun vi vidis en nia ekologia parko. Tian agadon mi faras por heredigi la historion de Ĉinio. Kaj ĉevaloj estas verŝajne la plej grava simbolo de la Silka Vojo, kaj en ekspozicio en 2014 mi rimarkis, ke homoj el landoj laŭ la Silka Vojo emas fari negocojn pri siaj ĉevaloj. Laŭ mia scio ankoraŭ estas 38-specaj tradiciaj prezentaĵoj, kiuj uzas ĉevalojn. Dum plejparto de mia tempo mi okupiĝas pri ĉevaloj, kaj tio igas min tre ĝoja. Miaopinie, ĉiuj homoj devus ŝati ĉevalojn.


Intervjuis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio