Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wuliangye, tradicia alkoholaĵo de Ĉinio
2021-06-21

Baijiu (blanka alkoholaĵo) estas la plej fama kaj tradicia alkoholaĵo de Ĉinio. En la urbo Yibin de Sichuan, Baijiu-farado estas tradicio de pli ol kvar mil jaroj, kiu alportis al la urbo la titolon "ĉefurbo de ĉina Baijiu". Tie pluvas dum la varma sezono, klimato estas milda kaj la medio bone konservita, kaj la regiono estis agnoskita de Unesko kaj FAO kiel la plej taŭga regiono en tiu latitudo por farado de altkvalita Baijiu.


Botelforma konstruaĵo en la fabriko de Wuliangye


En Tang-dinastio (618-907), tie estis tipa alkoholaĵo de la tiama regno Rong (nuna Yibin), konata kiel "printempa alkoholaĵo de Zhongbi", kiu poste fariĝis konata kiel "ŝtata Baijiu". Poste en Song-dinastio (960-1279) la familio Yao de Yibin komencis fari Baijiu el kvin malsamspecaj grenoj, tiam konata de lokaj kleruloj kiel "Yaozixue Qu". En Ming-dinastio (1368-1644) la recepto estis plibonigita kaj la gusto de la drinkaĵo fariĝis pli milda, ricevante la nomon "krudgrena Baijiu". Fine de Qing-dinastio (1616-1911), dum bankedo de eminentuloj en 1909, kiam oni malfermis botelon da Baijiu farita de Li Chuanyong, la ĉambro subite pleniĝis de bona odoro, kaj la erudiciulo Yang Huiquan deklaris: "Malbonas nomi tiom fajnan Baijiu-on kiel 'krudgrena Baijiu'. Konsiderante, ke ĝi estas farita el kvin-specaj grenoj, kial ne nomi ĝin Wuliangye (likvaĵo el kvinspecaj grenoj)?" Tiel naskiĝis la nomo Baijiu.


La nuna fabriko de Wuliangye estas grandega kaj produktas multegon da Baijiu. Ni vizitis ĝian fermentejon por malkovri la sekreton de bona Baijiu: en tiu 1 600-metra fermentejo, la plej granda Baijiu-fermentejo en la mondo, troviĝas multego da kavoj por fermentado, kiuj estas la "animo" de Baijiu. Fakulo klarigis, ke dum fermentado, mikroorganismoj kaj bonodoraj substancoj kreiĝas en la kavoj kaj malrapide penetras al ili. Pro tio, ju pli antikva la kavo, des pli bona estas la alkoholaĵo.


La fabriko rigardata el apuda monto


La kavoj por fermentado de Wuliangye estas konstruita en 1368 el acideta flava kotargilo, kiu ekzistas nur en Yibin. Post pli ol 600 jaroj de Baijiu-farado, ili estas plenaj de bunta aro da mikroorganismoj, kiuj donas al Baijiu unikajn aromon kaj guston. La odoro en la fermentejo estas ja bona kaj forta.


Post la fermentado, la grenoj estas distilita. Mi gustumis freŝan alkoholaĵon prenitan en distililo kaj konstatis, ke ĝi estas tro forta. Oni diris al mi, ke ĝi entenas 70% da alkoholo. Sed tio ne estas Baijiu, kiun oni vendas en botelo. Tiu drinkaĵo, kiun mi gustumis, estas enmetita en mil-litrajn botelegojn el ceramiko, kaj tie ripozas tri monatojn antaŭ ol esti enboteligita.


Drinkaĵo ripozas en mil-litraj botelegoj.


Por eniri la ripozejon mi bezonis unue meti mian manon sur iu aparato, kiu malŝargas statikan elektron, por certiĝi, ke mia korpo estas en la sama potencialo de la botelegoj. La ĉambro estas klimatizita kaj havas sekan aeron. Post ripozo, Baijiu estas preta kaj oni ĝin enboteligas. Mi gustumis ĝin kaj konstatis, ke post ripozo la gusto estas pli milda kaj bona. La procento da alkoholo preskaŭ duoniĝas en tiu procezo.


La antikvaj kavoj por fermentado en la fabriko de Wuliangye antaŭe troviĝis en aliaj lokoj, kie en la dinastioj Ming kaj Qing funkciis Baijiu-fabrikoj laŭ la modelo "vendejo antaŭe kaj fabriko malantaŭe", tipa de tiu epoko. La mikroorganismoj trovitaj de sciencistoj en la antikvaj kavoj fariĝis konataj de sciencistoj kaj rilataj fakuloj kiel "mikroorganisma oro". En 1960 kavoj por fermentado estis translokigitaj al la nuna fabriko, ĉar ilia antaŭa loko, apud rivero, estis ne taŭga pro la oftaj inundoj, kiuj damaĝis disvolvadon de la mikroorganismoj tie vivantaj. En la nuna loko ili estas pli bone prezervataj kaj la mikroorganismoj pli bone disvolviĝas.


Baijiu produktita en Ming-dinastiaj kavoj laŭ antikva tekniko


En la jaro 2008 la tradicia tekniko de Wuliangye pri Baijiu-farado estis enlistigita kiel la nacia nemateria kultura heredaĵo. En 2013 oni aldonis ĝiajn kavojn por fermentado en la listo de la naciaj kulturaj heredaĵoj, kaj en 2012 Ĉinio aldonis la antikvan Baijiu-fabrikon de Wuliangye en la programo "antikvaj fabrikoj de ĉina alkoholaĵo".


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio