Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intervjuo: Imamo Ma Jirong
2021-06-18

Shaanxi-moskeo estas fama hui-stila moskeo kun pli ol 270-jara historio en la urbo Yining de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. En julio 1999, Shaanxi-moskeo fariĝis kultura heredaĵo protektata de la xinjiang-a registaro, kaj en majo 2013 ĝi fariĝis nacinivele protektata kultura heredaĵo de Ĉinio. Raportisto de El Popola Ĉinio vizitis ĝin kaj intervjuis ĝian imamon Ma Jirong, kiu montris al ni la moskeon kaj rakontis pri ĝiaj historioj kaj servoj disponeblaj al islamanoj en Xinjiang.



EPĈ: Kiam tiu ĉi moskeo estis konstruita?


Imamo Ma Jirong: Tiu ĉi moskeo estis konstruita en 1751, kiu estis la 16-a jaro de la regado de tiama imperiestro Qianlong (1711-1799), do nun la moskeo jam havas historion de 270 jaroj. Ĝi estis konstruita laŭ ordono de la registaro de Qing-dinastio (1616-1911). Qing-dinastio sendis al Xinjiang soldatojn el la provincoj Shaanxi kaj Gansu por kontraŭbatali tiaman ribelon en la regiono. Ĉar multaj el tiuj soldatoj estis islamanoj, la registaro konstruis tiun ĉi moskeon por la soldatoj de hui-etno.


EPĈ: Ĝia arkitektura stilo estas tre interesa kaj estas plena de elementoj de la ĉina tradicia arkitekturo.


Imamo Ma Jirong: La arkitektura stilo de tiu ĉi moskeo estas ekzemplo de la tradicia arkitekturo de la centra ebenaĵo de Ĉinio, sed ĝi estis konstruita ĉi tie en la valo de Yili-rivero. La arkitekturo de tiu ĉi moskeo ankaŭ atestas la interhomajn rilatojn kaj integriĝon inter la centra kaj la okcidenta partoj de Ĉinio en Qing-dinastio. Ĝi ankaŭ atestas, ke Xinjiang delonge apartenas al Ĉinio.


La dekoracio de la moskeo miksas elementojn de la ĉina tradicia kulturo kaj islamo.


EPĈ: La moskeo estas 270-jara, sed aspektas tre bone konservita...


Imamo Ma Jirong: En la jaro 2010, surbaze de la postuloj kaj reguloj pri protektado de kulturaj heredaĵoj, la loka registaro renovigis tiun ĉi moskeon konservante la originan stilon, la samajn materialojn kaj la samajn trajtojn.


EPĈ: Kial tiu ĉi moskeo havas la nomon de centr-ĉina provinco Shaanxi?


Imamo Ma Jirong: Omaĝe al la popolo de Shaanxi-provinco -- en Qing-dinastio multaj soldatoj de tiu provinco venis al Xinjiang por lukti kontraŭ ribeluloj, kaj post tio multaj el ili tre ŝatis tiun ĉi lokon kaj elektis resti ĉi tie, sekve la registaro konstruis tiun ĉi moskeon por ili, ĉar plejparto de ili estis islamanoj el Shaanxi-provinco. Eĉ nuntempe hui-oj estas aparte multnombraj en tiu ĉi kvartalo.


Minareto de Shaanxi-moskeo


EPĈ: Kio estas tiu konstruaĵo apud ni?


Imamo Ma Jirong: Ĝi estas la minareto de tiu ĉi moskeo, kiu estas ankaŭ konata kiel konstruaĵo por spektado de la luno. Sed nun mi volas montri al vi la preĝhalon. Jen tie la preĝhalo de tiu ĉi moskeo, kiu kovras la areon de 2 100 kvadrataj metroj. Ĝi plenpleniĝas en ĉefaj islamaj festoj. En la antaŭa parto de la preĝhalo vi povas vidi skulptaĵojn sur ŝtono kaj ankaŭ artaĵojn. La stilo estas sama kiel antaŭ 270 jaroj.


EPĈ: Kiam vi fariĝis imamo de tiu ĉi moskeo?


Imamo Ma Jirong: Antaŭ dek jaroj.


Preĝhalo de Shaanxi-moskeo


EPĈ: Kiel vi fariĝis imamo?


Imamo Ma Jirong: Mi komencis studi la koranon ĉi tie. Mia patro estis la imamo de tiu ĉi moskeo por 50 jaroj, nun mi anstataŭas lin en tiu laboro. Mi ankaŭ lernis en la Ĉina Islama Altlernejo.


EPĈ: Kiajn servojn registaro provizas al islamanoj de Xinjiang, kiuj pilgrimas al Mekko?


Imamo Ma Jirong: Ĝi provizas kuracistojn kaj ankaŭ kuiristojn por ilin akompani. Tiuj kuiristoj kuiras por ili xinjiang-stilan halal-an manĝaĵon dum la tuta pilgrimado.


Intervjuis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio