Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Arkta Oceano eble ne plu estos glacikovrita somere en venontaj jardekoj
2021-06-18

Lastatempe la germana sciencisto Markus Rex, kiu gvidis la plej grandan arkt-ekspedicion en la historio, avertis, ke la Arkta Oceano eble ne plu estos glacikovrita somere en venontaj jardekoj.


Rex diris en Berlino la 15-an de junio, ke sciencistoj malkovris, ke la glacitavolo sur la Arkta Oceano en pasintjara printempo malpliiĝis "pli rapide ol iam ajn en registroj", kaj en 2020 la areo glacikovrita de la Arkta Oceano en somero estis nur duono de tiu antaŭ kelkaj jardekoj.



"Ni devas plu fari taksadon en venontaj jaroj, por ke oni juĝu, ĉu ni ankoraŭ povas restigi la ŝrumpantan arktan glacion per fortaj rimedoj kaj ĉu ni jam preterpasis la ŝlosilan punkton por inversigi la mondan varmiĝon." diris Rex. Li ankaŭ alvokis rapidan agadon por trakti klimatŝanĝiĝon.


Redaktoro: Kang Caiqi





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio