Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉevalteama kooperativo sur stepo Nalati
2021-06-17

La stepo Nalati en la urbo Ili de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio estas belega loko. Por kontraŭbatali malriĉecon kaj krei laboroportunojn por lokanoj, la loka registaro subtenas diversajn iniciatojn lige al disvolvado de turismo sur la stepo. Unu el tiuj iniciatoj estas la ĉevalteama kooperativo, fondita de lokaj kamparanoj kaj ĉevalbredistoj en 2013 por enspezi per servoj al turistoj. Dum la pintperiodo de turisma sezono, la kooperativo disponigas 160 ĉevalojn al turistoj kaj averaĝe enspezas 200 juanojn tage per unu ĉevalo. La kooperativo ĝis nun kreas 160 postenojn kaj helpis 20 familiojn forlasi malriĉecon. Ĉiu ano de la kooperativo tage enspezas inter 200 kaj 400 juanojn (31 kaj 62 usonaj dolaroj).


"Mi komencis ĉi tiun laboron en 2005, tiam mi havis nur du ĉevalojn. Iutage venis kelkaj turistoj, kaj mi luis la du ĉevalojn al ili, sed du ĉevaloj ne sufiĉis, do mi luis ĉevalojn de miaj gefratoj. Iuj homoj falis kaj vundiĝis, sekve mi perdis multe pli da mono ol mi gajnis, do mi petis helpon al la loka registaro por starigi kooperativon en ĉi tiu loko. La infrastrukturo ne estis taŭga, do la loka registaro donis al mi 600 mil juanojn por helpi min konstrui ĉi tiun kooperativon. Mi tiam loĝis en tre malriĉa domo, sed tiu, kiun mi havas nun, estas multe pli granda. Ĝi havas du etaĝojn kaj 480 kvadratajn metrojn", deklaris Tabusi Adares, fondinto de la kooperativo.


La familio de Tabusi ankaŭ elektis entrepreni pri turismo kaj konstruis gastejon kun restoracio. Entute la familio enspezas ĉirkaŭ 300 mil juanojn jare.


Ĉevaloj atendas turistojn en la kooperativo.


Enirejo de la kooperativo, kun skribaĵoj en la ĉina kaj la ujgura


Tabusi Adares, fondinto de la kooperativo


Raportisto de El Popola Ĉinio rajdas ĉevalon de la kooperativo.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio