Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usona esploro: KOVIM-19 propagiĝas en Usono ekde decembro 2019
2021-06-17


Laŭ raporto de usona amaskomunikilo publikigita en la 15-a de junio, la plej nova esploro en Usono trovis, ke antikorpoj kontraŭ la koronviruso trovitaj en sangospecimenoj en diversaj lokoj en Usono pruvas, ke la koronviruso jam estis disvastigita malrapide ekde decembro 2019 en Usono.


La usona Nacia Instituto de Sano lanĉis la esploron nomitan "Ni ĉiuj" komence de 2020. En tiu esploro, oni kolektis 24 000 sangospecimenojn el diversaj lokoj de Usono kaj trovis antikorpojn kontraŭ la koronviruso en almenaŭ 9 specimenoj, inter kiuj la plej frue kolektitaj estis respektive en la 7-a de januaro el Ilinojso, en la 8-a de januaro el Masaĉuseco, en la 3-a de februaro el Viskonsino, en la 15-a de februaro el Pensilvanio kaj en la 6-a de marto el Misisipo.


Ĉar antikorpoj estiĝas post ĉirkaŭ du semajnoj, la esploro pruvas, ke la koronviruso komencis propagiĝi malrapide en Usono en decembro 2019, antaŭ ĝia oficiala eksplodo en 2020.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio