Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiam la aziaj elefantoj revenos hejmen?
2021-06-17

Laǔ informoj, ĝis la 13-a de junio 14 aziaj elefantoj iris en Shijie-urbeto de Yuxi-urbo. Kaj ĝis nun la elefantoj kaj lokanoj estas sekuraj. Unu elefanto, kiu forlasis la grupon antaǔ 8 tagoj, estas je 16 kilometroj for de la grupo en la nordorienta direkto.


La 12-a de junio en gazetara konferenco pri tiuj elefantoj kaj konservado de biodiverseco Chen Fei, direktoro de la Ĉina Buroo pri Forstumo kaj Herbo, diris, ke la vojaĝo de la aziaj elefantoj al nordo estas normala migrado de elefantoj. Tamen la klimato en norda regiono ne taŭgas por elefantoj. "Ni antaŭvidas, ke poste ili okcidenten iros al la urbo Chuxiong aǔ suden al sia hejmloko en Pu'er aǔ Xishuangbanna."


Shen Qingzhong el la administracio de natur-rezervejo en Xishuangbanna diris, ke nun jam estas pluv-sezono, kaj la akvonivelo en la rivero altiĝas. La rivero Honghe estas necesa trapasejo por revenigi la elefantojn hejmen. Do la elefantoj, kiuj ne kapablas naĝi, eble devas resti longtempe en Yuxi-urbo.


Chen diris, ke en vintro la elefantoj povos sukcese reveni al sia hejmloko.


Elefantoj ripozis en Shijie-urbeto la 12-an de junio.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio