Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu Suda Oceano estos la kvina plej granda oceano en la mondo?
2021-06-17


En la Monda Tago de Oceanoj, la Nacia Geografia Societo de Usono anoncis, ke la akvoj ĉirkaŭ Antarkto nomiĝos la Suda Oceano, kiu estos agnoskita kiel la kvina plej granda oceano sur la terglobo. Post konfirmo de la koncernaj internaciaj institucioj, la Suda Oceano, kune kun la kvar jam agnoskitaj oceanoj -- Atlantiko, Pacifiko, la Hindia Oceano kaj la Arkta Oceano, estos nomita kiel la kvin oceanoj de la mondo.


Alex Tate, geografo de la Nacia Geografia Societo de Usono, diris, ke sciencistoj jam delonge scias, ke la akvoj ĉirkaŭ Antarkto havas unikan ekologian areon difinitan de oceanaj fluoj kaj temperaturoj.


Tate diris al Washington Post: "Ĝis nun ne estas oficiala anonco de koncerna internacia agentejo pri oficiala agnosko de la kvina oceano, sed ni pensas, ke estas necese oficiale rekoni ĝian statuson kiel la kvinan oceanon."


La Nacia Geografia Societo de Usono anoncis la Sudan Oceanon kiel la kvinan plej grandan oceanon.


Antaŭe la Usona Estraro pri Geografiaj Nomoj jam identigis la Sudan Oceanon kiel la kvinan plej grandan oceanon en la mondo, sed nun estas la unua fojo, ke la Nacia Geografia Societo agnoskas ĝian statuson.


Tate diris al Washington Post: "Ni kredas, ke estas grave identigi la Sudan Oceanon kiel la kvinan oceanon pro la celoj de edukado kaj map-marko. (...) Tiel oni komprenos, ke oceanoj estas interligitaj."


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio