| Noktovivo en Chengdu |
| 2021-06-11 |
Sichuan-provinco havas multajn allogaĵojn, inter ili estas la loka kuirarto, la belaj pejzaĝoj kaj la grandaj pandoj. Ĝia noktovivo, tamen, ne estas malpli interesa. Kuanzhai-aleo estas loko aparte vizitinda kaj ŝatata de lokanoj kaj turistoj. Vespere ĝi bele aspektas, plena de tradiciaj lanternoj kaj sichuan-a arkitekturo. Tie oni povas gustumi kaj aĉeti lokajn frandaĵojn kaj manartaĵojn.
Tradiciaj ĉinaj ombreloj en vendejo
Teceremonio antaŭ tevendejo
Aktoro de sichuan-a opero invitas homojn al teatrejo.
Vendistoj de lokaj kosmetikaĵoj
Virino amuziĝas fotante pupon antaŭ vendejo Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
|