Kontraŭepidemia pentraĵo laŭ stilo de antikva pentraĵo |
2021-06-11 |
Lastatempe aperis novaj kazoj de KOVIM-19 en la urboj Kantono kaj Foshan de la provinco Guangdong, Ĉinio. Chen Zhijie, loka artisto naskita en la 1990-aj jaroj, kreis en kvin tagoj kontraŭepidemian pentraĵon laŭ stilo de la fama ĉina antikva pentraĵo "Laŭlonge de la Rivero dum Qingming-festo". Lia pentraĵo prezentas scenojn de nukleacida testo en la reala vivo. Chen Zhijie diris, ke la scenoj de ĉiu batalanto kontraŭ la epidemio estas kortuŝaj kaj li decidis bildigi ilin. La pentraĵo kreita de Chen Zhijie Detaloj de la pentraĵo Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |